𝑻𝒓𝒂 𝒍𝒂 𝒎𝒐𝒏𝒅𝒐 𝒌𝒖𝒏... Unika

Описание к видео 𝑻𝒓𝒂 𝒍𝒂 𝒎𝒐𝒏𝒅𝒐 𝒌𝒖𝒏... Unika

“Tra la mondo kun …” estas projekto proponita de niaj novaj volontuloj, kiuj celas intervjui esperantistojn el la tuta mondo. Ni volas ekkoni la laboron de Esperantistoj el la 5 kontinentoj, ilian vidpunkton pri Esperanto, la situacion en iliaj landoj kaj multe pli.

Por tiu tria elsendo, nia gasto estos JUNG Yuro ("Unika"). Unika venas de Sud-Koreio, plurjare loĝis en Japanio kaj nun loĝas en Hispanio.

Ŝi plurjare agadis en Koreio, Japanio, TEJO kaj ILEI. Ekde la jaro 2017, ŝi aldone ekstudis Esperantologion kaj interlingvistikon en UAM (Universitato de Adam Mickiewicz). Ŝi nuntempe ĉefe okupiĝas pri kunlaborado tra kaj per Esperanto en sia universitata entrepreno Civiencia. Ankaŭ aktivas en IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio) kaj Sevilla E-movado.

La renkontiĝi okazis per Zoom la 14-an de januaro 2022 de 12:00 ĝis 13:00 (UTC+ 1, franca horo), t. e. 11:00 ĝis 12:00 (UTC).

#TralaMondo #Esperanto #EsperantoTuluzo #EsperantoToulouse

Vi povas sekvi nin per niaj sociaj retoj

Twitter   / esperantotlse  
Instagram   / esperanto.toulouse  
Facebook   / esperanto.toulouse  
Retpaĝo https://toulouse.occeo.net/

Комментарии

Информация по комментариям в разработке