La sekreto de la reĝo : Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Children "BookBox.com"

Описание к видео La sekreto de la reĝo : Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Children "BookBox.com"

The King has a secret nobody should know. What can it be?

La sekreto de la reĝo
Santala fabelo
Iam vivis reĝo kies filo
havis orelojn kiel bovo.
La reĝo hontis pri li
kaj kaŝis la princon
en izolita ĉambro
de la palaco.
Iom poste
alvenis la momento
por ke la princo havu la
ceremonion de har-tranĉado.
La reĝo vokis
la reĝan barbiston
de alia reĝolando
kaj la ceremonio okazis
sekrete.
Kiam ĝi estis finita
la reĝo
venigis la barbiston
al sia persona ĉambro
kaj avertis lin.
“Neniam diru al iu ajn
pri la oreloj de la princo.
Se vi faros, mi ĵetos vin
en la kastelan
malliberejon!”
La barbisto promesis
nenion diri
pri tio al iu ajn.
Sed bedaŭrinde,
li ne tre lertis
en la prisilentado
de sekretoj.
Tagoj pasis
kaj lia stomako ekŝvelis.
“Mi devas diri al iu
aŭ mia stomako eksplodos!”
pensis la barbisto.
Precize tiam bonega ideo
venis en lian menson.
Li alproksimiĝis
al maljuna arbo
kaj rapide flustris
al ĝi la sekreton.
Lia stomako tuj malŝvelis
kaj renormaliĝis
kaj li sentis sin
multe pli bone.
“La arbo tutcerte
ne diskonigos la sekreton
de la reĝo,”
diris la barbisto
al si mem.
Kelkajn tagojn poste
tamburisto alvenis
serĉante bonan lignon
por konstrui
novan tamburon.
Li haltis
antaŭ la sama arbo
al kiu la barbisto
flustris sian sekreton.
“Ĝi estas precize
tio kion mi serĉas!”
li diris al si mem,
rigardante la arbon.
Iom poste li kreis por si
novan tamburon
kaj iris al la palaco
por kanti antaŭ la reĝo.
La gardisto ĉe la pordego
kontentis vidi lin.
“Kantu ion
por plezurigi la reĝon.
Li estas
en malbona humoro hodiaŭ,”
diris la gardisto.
Subite la tamburo
ekkantis de si mem.
“Mi havas sekreton,
kiun neniu devas aŭdi.
La filo de la reĝo
havas orelojn kiel bovo!”
La gardisto rapide
forprenis la tamburon
kaj kriis al la tamburisto.
“Neniu rajtas malkaŝi
la sekreton de la reĝo!
Forkuru
antaŭ ol iu kaptos vin!”
Sed estis tro malfrue.
La reĝo aŭdis la kanton
kaj ordonis ke oni venigu
la tamburiston.
La malfeliĉa tamburisto
estis trenita en la korton.
“Ĵetu lin
en la malliberejon!”
diris la reĝo
en laŭtega voĉo.
“Sed ne li kulpas,”
diris la gardisto.
“Kulpas lia tamburo,
via moŝto.”
“Tiam ĵetu
ankaŭ la tamburon
en la malliberejon.
Kaj punu ĉiujn
kiuj aŭdis mian sekreton!”
muĝis la reĝo.
Li tiom koleris,
ke liaj lipharoj tremis.
La gardisto kuraĝe
alproksimiĝis.
“Tiam vi devos
ĵeti ĉiujn reĝolandanojn
en la malliberejon,
via moŝto,
ĉar ni ĉiuj
scias vian sekreton.”
La reĝo ege miris.
Li rigardis sian plej
fidindan ministron.
“Ĉu tio veras?”
li demandis.
“Jes, via moŝto.
Ni neniam ion ajn diris,
ĉar ni ne volis
ĉagreni vin”
respondis la ministro.
La reĝo hontis.
Li komprenis
kiom kruela patro li estis,
ĉar li kaŝis sian filon
dum tiom da jaroj.
La postan tagon la reĝo
proklamis festotago.
Li organizis specialan
paradon kaj fiere marŝis
tra la reĝolando
kun sia filo.
Ĉiuj aklamis
kaj mansalutis
la junan princon malgraŭ
liaj bovecaj oreloj.
La gardisto marŝis
en la unua vico,
sekvis la tamburisto
kiu ludis
sian novan tamburon.

Illustration : Emanuele Scanziani
Music : Ladislav Brozman & Riccardo Carlotta
Animation: BookBox
Translation : Nicole Else
Narration : Timothy Tikker

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com

Комментарии

Информация по комментариям в разработке