Filmproduktado en trajnoj | ESPERANTO SENLIME S1Ĉ04

Описание к видео Filmproduktado en trajnoj | ESPERANTO SENLIME S1Ĉ04

La vojaĝa parto de la konkurso komenciĝis kaj nun la teamoj vojaĝas al vilaĝo per trajnoj, busoj kaj petveturado. La plej rapidaj gajnos aldonajn poentojn, sed viziti aliajn landojn kaj alfronti defietojn povas signifi ricevi pli da poentoj. Ili ankaŭ devas pretigi skeĉon dum la vojaĝo. Kiu havos la plej interesan ideon? Ĉu ili konvinkos homojn aliĝi al la filmetoj? Kantu kun la teamoj, ekkonu novan membron de la konkurso kaj ne maltrafu trajnon!

——————————————————————————————
🗺️ Esperanto senlime jam estas ĉi tie! En ĝi vi malkovros la aventurojn de 17 junuloj kiuj konkuras alfrontante defiojn por gajni poentojn. Ili konkuras kun aliaj teamoj trans 4 malsamaj eŭropaj landoj, de Roterdamo al Barcelono, dum 3 organizantoj zorgas ke neniu perdiĝas. Ili ĉiuj ricevas la subtenon de pluraj lokaj Esperantistoj. Sekvu nin por ne maltrafi la sekvan videon (disponebla venontan sabaton!) kaj aliĝu al TEJO por rajti kaj tiel influi je kiu venkos!

⚠️ ATENTU: En ĉi tiu serio vi aŭdos realan Esperanton. Tio signifas ke estas multe da eraroj en la parolado. Pro tio, ni malrekomendas uzi ĉi tiun videon kiel lingvan instruadmaterialon, sed uzu ĝin kiel amuzilon!

📲 Se vi volas scii pli, komenti la serion kaj esti ĝisdatigita de la lastaj novaĵoj, aliĝu la grupon de Esperanto senlime en Telegramo: https://t.me/+XlqrSEFYvLxkZjA8

💬 Ĉu vi volas ke la subtitoloj aperu ankaŭ en via lingvo aŭ emas helpi plibonigi la subtekstojn de venontaj ĉapitroj? Vi povas! Skribu al [email protected] por helpi krei subtitolojn.

🇪🇺 Esperanto senlime estis realigita ene de projekto financita de la Eŭropa Unio. Vidoj kaj opinioj esprimitaj estas nur de la aŭtoroj kaj ne nepre reflektas tiujn de la Eŭropa Unio aŭ la Eŭropa Eduka kaj Kultura Plenuma Agentejo (EACEA). Nek Eŭropa Unio nek EACEA povas esti konsideritaj respondecaj pri ili.
——————————————————————————————

Sekvu nin!
★ Facebook:   / tejoesperanto  
★ X:   / tejoesperanto  
★ Instagram:   / tejoesperanto  
★ TikTok:   / tejoesperanto  
★ Retejo de TEJO: https://www.tejo.org

Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon! Membriĝu en TEJO: https://www.tejo.org/membrigu-en-tejo

Комментарии

Информация по комментариям в разработке