#VK22

Описание к видео #VK22

La vivo kaj la verkaro de Francisko Valdomiro Lorenz, fama mediumo kaj Esperanto-pioniro en Ĉeĥio kaj en Brazilo, fascinadas esperantistojn kaj ankaŭ spiritistojn, sed malofte oni memoras, ke dum sia vivo li vagadis tra diversaj planlingvoj (Volapuko, Esperanto, Bolak, Ido, Nov-Esperanto, Mundial, Esperanta) kaj definitive decidiĝis por Esperanto nur en la fino de la 30-aj jaroj. Okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Lorenz, kiu okazis en 2022, Miguel Bento klopodis senvualigi tiun apenaŭ konatan faceton de lia verkaro, priskribante la planlingvan itineron, kiun li sekvis tra la jaroj. UEAviva nun aperigas la registron de tiu prezento, kiu estis pretigita okaze de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en novembro 2022. Ĝi estas ankaŭ bona okazo por koni la vivon de esperantisto, kiu venas de Ĉeĥio, lando, kiu gastigos la 110-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK). Por aliĝi al la 110-a UK, aliru https://uk.esperanto.net/2025
-
Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/

Комментарии

Информация по комментариям в разработке