La Unua puto: Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Children "BookBox.com"

Описание к видео La Unua puto: Lernu Esperanton kun subtekstoj - Story for Children "BookBox.com"

► Buy the book in English on Amazon(US): Paperback and Kindle: https://amzn.to/2UZnU0q Amazon(India): Paperback: https://amzn.to/2JoaLdY Kindle: https://amzn.to/2H1vpxJ
_________________________________________________________________________
A warrior sets out in search of water to save his kingdom from drought. He brings home what they think is a 'water-seed'.

La unua puto
Adaptita de Bukboks
Iam estis eta reĝolando ĉirkaŭ lago.
Dum unu tre varma somero
tute ne pluvis kaj la lago sekiĝis.
La loĝantoj maltrankviliĝis
kaj vizitis la reĝon.
“Ne pluvis dum tre longa tempo.
Sur niaj kampoj nenio plu kreskas!”
diris la farmistoj.
“Ne plu estas fiŝoj.
Kiel ni povos vivteni nin?”
demandis la fiŝkaptistoj.
“Savu nin el tiu katastrofo,
bona reĝo” petis la virinoj
kaj iliaj infanoj ploris pro soifo.
La reĝo ordonis al siaj kvar generaloj
iri en ĉiun direkton por trovi akvon.
La unua generalo iris
orienten al la sunleviĝo,
la dua suden al polvo kaj varmego,
la tria okcidenten al la sunsubiro,
la kvara sekvis la polusan stelon.
Ili serĉis tage kaj nokte,
nokte kaj tage, supre kaj sube,
ĉie ili serĉis sensukcese.
Tri el la generaloj revenis
kun malplenaj manoj.
Sed la generalo kiu iris norden
persistis por ne malplaĉi al la reĝo.
Finfine li atingis
malvarman vilaĝon en la montaro.
Dum li sidis ĉe la subo de monto
maljunulino alvenis
kaj alproksimiĝis al li.
La generalo fingromontris
la horizonton kaj diris:
“Mi venas el bela reĝolando
kie ne pluvis dum tuta jaro.
Ĉu vi bonvolus helpi min
trovi akvon?”
La virino petis la generalon
kuniri kun ŝi supren al la monto
kaj ili eniris kavernon.
“Ankaŭ ni ne havas akvon
en nia lando,” ŝi diris.
Montrante la glacipecojn
en la kaverno ŝi plu diris
“Ni nomas tiujn glacio.
Prenu iom de ĝi kaj viaj reĝolandanoj
neniam plu spertos soifon.”
La generalo forrompis
grandegan pecon,
metis ĝin sur sian ĉevalveturilon
kaj rapidis hejmen.
Kiam li atingis la kortegon,
la giganta glacipeco
fariĝis tute eta glacipeco.
Neniu en la kortego
antaŭe vidis glacion,
do ĉiuj rigardis ĝin kun miro.
“Certe temas pri akvo-semo!”,
subite diris unu el la generaloj.
La reĝo tuj ordonis
planti tiun ‘akvo-semon’.
Dum la farmistoj fosis truon
la glacipeco pli kaj pli malgrandiĝis.
Rapide ili metis la semon en la truon,
sed antaŭ ol ili sukcesis kovri ĝin,
ĝi malaperis.
La farmistoj miris
kaj ekmaltranviliĝis.
Ili fosis la teron
pli kaj pli profunden dum la tuta nokto
por retrovi la misterplenan semon.
Frumatene la reĝo vidis la farmistojn
dormantajn ĉirkaŭ truo.
Scivoleme li enrigardis
kaj pro surprizo li ekkriis:
“Vekiĝu, miaj karaj –
la akvo-semo kreskis!
Estas akvo en la truo!”.
Jen tiel kreiĝis la unua puto.

Illustrations : Emanuele Scanziani
Music & Art Direction : Holger Jetter
Translation : Nicole Else
Narration : Tim Stackpool
Animation : Alfrin Multimedia

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com

Комментарии

Информация по комментариям в разработке