Mikaelo Bronŝtejn kantas en Esperanto: Adiaŭo

Описание к видео Mikaelo Bronŝtejn kantas en Esperanto: Adiaŭo

Adiaŭo
Por Rosa kaj Valdemar
La flughaveno de Dusseldorf,
preskaŭ parenca.
Tien multfoje venigis min sort’,
la bonitenca,
fiksis komencon de mia vojaĝ’
ankaŭ la finon,
benis aperon de mia kuraĝ’
por mergi min en
la aventurojn en nova medi’,
tute necerta,
kun ektremeto sur luma podi’
antaŭkoncerta.

La flughaveno de Dusseldorf,
brua azilo.
Tie fojfoje batadis la kor’
kun maltrankvilo.
En pompe brila butik’-ilumin’
vagis mi sola,
kaj okulparo de ĉarma fraŭlin’
gvatis konsola.
La konatiĝon malhelpis naiv’ –
kurta promeno,
sed enanime ekĝermis motiv’
por la reveno.

La flughaveno de Dusseldorf,
pordo fabela
por la alveno, por la iro for
certe anĝela:
Ja de l’ ĉiel’ descendante al vi,
aŭ ekflugante,
apud lumluk’, en arĝenta avi’
mi revas kante.
Falas moner’ ĉe l’ forira minor’
Kun tinta rido...
La flughaveno de Dusseldorf’,
ĝis la revido !.

Комментарии

Информация по комментариям в разработке