Indianino (India) en Esperanto - Music in Esperanto - Música em Esperanto

Описание к видео Indianino (India) en Esperanto - Music in Esperanto - Música em Esperanto

INDIANINO
Paragvaja kanzono

Verkis: M. Ortiz Guerrero / J. A. Flores (Assunción)
Tradukis: Geraldo Mattos
Kantas:Neide Barros
Gitare akompanas Argemiro Spindola.

Ho indianino, ĉarmas haroj viaj,
nigraj, kiel nokto nigra sen stelar',
viaj lipoj loge freŝaj kaj pasiaj,
kaj la dolĉa mildo de la okulpar'.

Ino, la haŭton brunetan,
la buŝon koketan
mi kisu kun ĝoj'!
Ho, bela tupiin'
kun roza bonodor' ,
mi vere kun inklin'
vin gardas en la kor'!

Kiam mi foriros al alia gento,
dum la horo de la adiaŭa dir',
restu en ĉi brakoj sole dum momento,
lasu, ke mi kisu vin en am-delir'!

Indianino, kun ploro
kuniros memoro
de via kares'!
Indianin' gracia,
kun ĝojo kaj kun gaj'
en mia kor' loĝas vi
kaj mia Paragvaj'!

Комментарии

Информация по комментариям в разработке