La 6-a Usona Bona Film-Festivalo Okazas Nun!

Описание к видео La 6-a Usona Bona Film-Festivalo Okazas Nun!

This announcement video has subtitles in English and here is a link to the English version of the official website for the festival: https://www.esperanto-usa.org/en/the-...

Esperanto-USA okazigas konkurson pri mallongaj filmoj kun 11 kontantaj premioj kaj nenia kosto por partopreni. Vi povas gajni ĝis $1400 USD. Jen ligilo al la oficiala retejo de la festivalo por legi regulojn pri kiel sendi vian filmon: https://www.esperanto-usa.org/en/la-6...

Via filmo devas esti malpli ol 5 minutojn longa kaj tute en Esperanto kun almenaŭ 10 unikaj parolataj vortoj kaj videbla botelo, kiu estas la necesa rekvizito. Ni bonvenigas ĉiun ĝenron. Ĉiuj (krom la estraranoj de Esperanto-USA kaj la ĉi-fojaj festivalaj ĵurianoj kaj iliaj familianoj) rajtas konkursi eĉ se oni ne estas usonano. La limdato por sendi viajn filmojn estas la nokto de la 22-a de oktobro, 2024.

La 1-a premio estas $1200 USD
La 2-a premio estas $800
La 3-a premio estas $600
La 4-a premio estas $200
La 5-a premio estas $200
La 6-a premio estas $200
La 7-a premio estas $200
La 8-a premio estas $200
La 9-a premio estas $200
La 10-a premio estas $200
La premio "Elekto de la spektantaro" estas $200

Abonu la jutuban kanalon de Esperanto-USA por spekti la filmojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj.    / @esperantousa  

The English name for this short film contest is The American Good Film Festival and the Esperanto name is La Usona Bona Film-Festivalo.

Комментарии

Информация по комментариям в разработке