La kvar amikoj : Learn Esperanto with subtitles - Story for Children and Adults "BookBox.com"

Описание к видео La kvar amikoj : Learn Esperanto with subtitles - Story for Children and Adults "BookBox.com"

► Buy the book in English on Amazon(US): Paperback: https://amzn.to/2R3ZZgX Amazon(India): Paperback: https://amzn.to/2Vb1sAo Kindle: https://amzn.to/2J4C39I
_________________________________________________________________________
A deer, a tortoise, a crow and a mouse are worried about the hunter's traps. Will they outwit him?

La kvar amikoj
Adaptita de Bukboks
For de iu ajn urbo troviĝis arbaro
en kiu ĉiuj bestoj
kaj birdoj pace kunvivis.
La arbaro estis la hejmo
de kvar ne disigeblaj amikoj:
cervo, testudo, korvo kaj muso.
Ĉiun vesperon ili kuniĝis
por diskuti pri la okazaĵoj
de la tago.
Sed iun tagon
la cervo estis tre maltrankvila.
“Ĉasistoj metas kaptilojn ĉien.
Ĉu eblas fari ion
por eviti resti kaptitaj en ili?”
“Jes, eblas”, tuj respondis la korvo.
“Nia amiko,
la muso bone scias tion.”
La korvo ekrakontis
tion kion ĝi vidis.
“Antaŭ kelkaj tagoj
mi rimarkis ion eksterordinaran.
Aro da kolomboj estis kaptitaj
en la reto de ĉasisto
kaj movis la flugilojn rapidege
pro paniko.
Kaj subite la kolomboj ĉiuj kune
prenis la reton en siajn bekojn
kaj flugis en la ĉielon.
Kien ili tiam flugis?
Rekte al nia amiko, la muso!
Per siaj akraj dentoj
ĝi dispecigis la reton.
Finfine ree liberaj
la kolomboj forflugis.
Ili estis tre dankemaj
al nia amiko.”
Post tiu rakontado
la cervo foriris por trovi akvon.
Dume la tri amikoj
ekmanĝis fruktojn,
plantojn kaj foliojn en la arbaro.
Ili babilis ĝis malfrue
dum la nokto,
atendante la revenon de la cervo.
Sed la cervo tute ne videblis
kaj la amikoj
komencis maltrankviliĝi.
Matene tuj post kiam heliĝis
dum la aliaj vokis la cervon,
la korvo flugis al ĉiuj direktoj
por trovi ĝin.
En maldensejo ĝi ekvidis la cervon
kun piedo kaptita en reto.
“Ne timu,” ĝi trankvile diris
“ni trovos solvon.”
La korvo rapide reflugis
al siaj amikoj.
La testudo havis ideon,
“Muso,
grimpu sur la dorson de la korvo.”
Kaj ili ekflugis por savi la cervon.
Sen perdi tempon la muso
per siaj dentoj rompis la reton.
Precize tiam la testudo
kiu tre zorgis alvenis.
“Kial vi venis tien-ĉi?
Se la ĉasisto revenas,
vi ne sukcesos forkuri,”
la cervo diris.
La ĉasisto ja revenis!
Aŭdante liajn paŝojn
ĉiuj rapidis for krom la testudo
kiu ne kapablis sufiĉe rapidi.
La ĉasisto kaptis ĝin
kaj ligis ĝin al bastono.
“Ho ne!
Pro mi la malfeliĉa testudo
estas en malbona situacio,”
diris la cervo.
Subite la cervo eksaltis
kaj rapidis al lageto apud la vojo.
Tie ĝi kuŝis tute senmove,
dum la korvo mordetis ĝin.
Tiam la ĉasisto forlasis la testudon
por preni la cervon.
La muso tuj rompis la ŝnurojn
kaj liberigis la testudon.
Dum la testudo eniris la akvon,
la cervo forkuris
kaj la korvo simple forflugis.
La ĉasisto tremis pro timo.
Li neniam antaŭe vidis beston
kiu post morto ree vivas.
Pensante ke la arbaro
estas hantata
li ekkuris kiel eble plej rapide!
La kvar amikoj reiris hejmen
kaj feliĉis esti denove kunaj.

Illustrations: Jyothi Fucile
Music: Holger Jetter
Animation: BookBox
Translator: Nicole Else
Narration: Timothy Tikker

FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com

Комментарии

Информация по комментариям в разработке