EsKu - Epizodo 52 - Pri Michel Duc Goninaz

Описание к видео EsKu - Epizodo 52 - Pri Michel Duc Goninaz

En tiu ĉi filmeto, Arlette kaj Philippe Duc Goninaz elvokas la memoron de Michel Duc Goninaz. Li dediĉis sian vivon al Esperanto, ludis en la kabaredo "La Tri Koboldoj", instruis Esperanton, tradukis kaj verkis librojn. Sed la ĉefa verko de Michel Duc Goninaz estis la 2020-a eldono de la Plena Ilustrita Vortaro (PIV).

(Ne forgesu, ke ĉiuj EsKu-aj filmetoj havas subtitolojn. Ne hezitu uzi ilin.)

Комментарии

Информация по комментариям в разработке