Vojaĝo en Kroatio – Kvina (kaj lasta) parto (b)

Описание к видео Vojaĝo en Kroatio – Kvina (kaj lasta) parto (b)

En Dubrovnik ni veturis en taksio de la busstacidomo nur 2 km-n ĝis la domo en kiu ni estis rezervintaj ĉambron. De la pordo de la proprieto ni devis grimpi pli ol 60 mallarĝajn ŝtupojn de kruta ŝtuparo ĝis la domo kaj poste 20 pliajn ŝtupojn ĝis la ĉambro. Bonŝance iu juna viro helpis nin porti niajn valizojn. La ĉambro estis malgranda, sed – ĉar la domo situas sur alta montoflanko – el la komuna verando oni havas belegan vidon sur la maron kaj sur havenon en kiu multaj jaktoj kaj aliaj boatoj ankrumis. Tamen ne temis pri la historia centro de Dubrovnik.

Tien ni veturis la postan morgaŭon per aŭtobuso, kies lasta haltejo estis proksimega al la enirejo de la antikva urbo.

Kiel mi diris, ni jam konis Dubrovnik (t.e. ties historian centron), sed: unue – post pli ol 45 jaroj – ni ne memoris multajn detalojn, kaj due – eĉ se oni bone memorus – sendube oni estus denove ege impresita de ĝiaj imponaj, altegaj kaj larĝegaj muregoj. (Mi ripetas la morfemon “eg”, ĉar tiuj muroj estas vere imponegaj.)

Laŭ la germanlingva Vikipedio la muregoj – kiuj ĉirkaŭas la tutan antikvan urbon – longas 1.940 metrojn kaj larĝas inter tri kaj ses metrojn, kaj ili estas la plej bone konzervita “sistemo de fortifikaĵoj” en Eŭropo.
Por la esprimo “la historia centro de la urbo” mi uzos nun ĉiam simple la nomon “Dubrovnik” aŭ “antikva Dubrovnik”.

La tuta antikva Dubrovnik estas piedira zono.

Ĝia centro, pli ekzakte la ĉefa strato kaj la ĉefa placo situas preskaŭ ĉe marnivelo. Ĉe la dekstra kaj maldekstra flankoj de tiu strato estas pluraj mallongaj kaj mallarĝaj stratetoj en kiuj troviĝas kelkaj malgrandaj restoracioj kaj butikoj kaj kies fino estas pli-malpli krutaj suprenirantaj ŝtuparoj. Ĉe la maldekstro – for de la antikva urbo – estas alta monto, kaj ĉe la dekstro la murego estis konstruita sur rokoj kiuj leviĝas sur la maro.

La ĉefa enirejo de Dubrovnik konsistas el du pordoj en du muregoj. De la unua pordo oni malsupreniras al la dua kaj al la ĉefa strato, nomita “Stradun”. Ĉe ties flankoj ekzistas interesa fontano, bela preĝejo kaj aliaj belaj konstruaĵoj. Ĉe la fino, proksime al malgranda haveno (kiun oni atingas tra pordego), estas placo kun alia preĝejo, du renesancaj palacoj kaj – proksime – la katedralo.

Kion ni faris? Ni promenis sur la “Stradun”, vizitis la preĝejojn kaj la katedralon, grimpis ŝtuparojn kaj ankaŭ faris dum unu horo boatan ekskurson en unu el pluraj malgrandaj ŝipoj destinitaj al la turistoj (kiuj estis multnombraj, kvankam majo ne estas la alta turisma sezono). Dum tiu ekskurso oni bone vidas la muregojn de la ekstero, ĉirkaŭveturas proksiman insulon kaj vidas ankaŭ plaĝojn for de la antikva urbo.
Promeninte, grimpinte kaj malsuprengrimpinte krutain ŝtuparojn kaj vizitinte belajn antikvajn konstruaĵojn dum pluraj horoj, ni estis tre lacaj, sed ankaŭ tre kontentaj pro tio, ke ni povis revidi kaj pli bone koni Dubrovnik.

La sekvan tagon ni revenis al Split kaj de tie ni veturis per granda komforta pramŝipo al Ancona [Ankono] en Italio.

Комментарии

Информация по комментариям в разработке