A Interjvuo en Kroatio kun Etel

Описание к видео A Interjvuo en Kroatio kun Etel

Intervjuo sur insulo Brac kun verkistino Etel Zavadlav filmita en februaro 2011.

Saluton, ĉu vi povas diri al ni kiu vi estas?
Mi estas Etel Zavadlav el Split.
Kie troviĝas Split?
En Kroatio, suda flanko de Kroatio, ĉe marbordo.
Kaj ĉu vi naskiĝis tie?
Jes.
Kaj daŭre vivis tie?
Jes
Kaj kiam vi komencis lerni Esperanton?
Mia unua leciono okazis la 7an de decembro 2005, precize dirite.
Kaj kial vi decidis lerni Esperanton?
Ekzistas du paralelaj kialoj. Unue mi havis amikon, kiu estis esperantisto sed bedaŭrinde li pereis en la lasta milito 1991 en 21a vivjaro. Li pereis kiel viktimo de milito kaj li estis esperantisto. Mi ankoraŭ konservas bildkartojn senditajn de li kaj mi sciis ke kiel esperantisto li havas okazon vojaĝi tra la mondo kaj partopreni multajn kongresojn, konatiĝi kun diversaj homoj kaj poste mia vivo iris per sia vojo kaj iumomente mi vidis anoncon en taggazeto ke oni invitas homojn enskribi en Esperanto kurson kaj mi alvokis tiun telefonnumeron kaj mi decidis lerni esperanton pro oportuno vojaĝi kaj konatiĝi kun la mondo kaj ekkoni aliajn personojn de diversaj nacioj kaj tio ja okazis tiel kiel mi planis kaj samtempe estis oportune, ke Esperanto klubejo troviĝis ege proksime al mia domo, ĉirkaŭ 100 metroj de mia domo kaj tiel estis praktike por mi lerni la lingvon kaj mia unua Esperanto kongreso okazis jam 2006 (somero 2006) mi vojaĝis al mia unua Esperanto kongreso. Kaj tiam komenciĝis miaj aventuroj ene de esperantujo.
Do kie estis tiu kongreso?
En Beogrado, Serbio.
Kaj do, poste vi ankaŭ faris aliajn vojaĝojn?
Jes dank' al Esperanto mi havis okazon vidi multajn landojn kaj eŭropajn kaj mi estis 2007 en MSF Monda Socio Forumo en Najrobi, Kenjo kaj tiuokaze mi vidis ankaŭ Afrikon. Ni haltis en Dubaj kaj vidis Dubajon kaj tiu sperto en alia kontinento iom pliriĉigis mian vivon. Mi vidis kiel vivas aliaj homoj kaj tio ŝanĝis iomete mian vidpunkton pri mondo kaj pri vivo.
Ĉu vi pensas, ke la vivo en Eŭropo estas pli feliĉa ol en Afriko?
Demando de feliĉo estas por ĉiu unuopo persona demando. Ni ne devas esti certaj ke ĉiu riĉulo estas feliĉa sed evidenta afero estas ke homoj en Afriko devas multe pli forte lukti por travivi tagon po tago kaj tio estas videbla. Do iusence jes eŭropanoj havas bonŝancon naskiĝi en Eŭropo. Kaj en Afriko vivo estas multe pli peza sed tamen mi vidis, ke afrikanoj multe ridas spite al ĉio kaj malgraŭ ĉio. Ili ne ŝajnas malfeliĉaj kvankam ili suferas mizeron. Tio estas videbla ja.
Kaj mi aŭdis, ke novelo de vi estis publikigita en libro, ĉu vi povas paroli pri tio?
Jes mi skribis plurajn novelojn, eĉ multajn kaj poemojn esperantlingve kaj oni publikigis ilin kaj tiu kiu estis elektita estis en iu sveda libro kaj oni decidis elekti mian novelon inter kelkaj aliaj kiuj alvenis al tiu konkurso.
Kaj kie ni povas legi viajn poemojn ekzemple?
Se temas pri esperantlingvaj poemoj, ĝis nun ne aperis aparta libro. Mi tradukas kelkajn kiujn mi verkis kroatlingve, sed mi verkis jam multajn originale en Esperanto. Ili aperis foje en Literatura foiro, foje en Femina kaj foje eĉ en tiu, mi jam forgesis kiel nomiĝas gazeto de SAT internaciulo? Sennaciulo jes kaj iam okazis ke kelkaj de miaj poemoj aperis en Sennaciulo, sed aparta libro kun miaj originale verkitaj esperantlingvaj poemoj ankoraŭ ne ekzistas. Espereble iam ĝi aperos.
Kaj pri kiuj temoj vi ŝatas verki?
Do mi ne havas apartan temaron. Mi iom observas interhomajn rilatojn, la naturon kaj jen, iom da filozofio, kiun mi trovas taŭga. Jes.
Dankon.
Ne dankinde.

Комментарии

Информация по комментариям в разработке