Esperanto Geedzigas - Ĉefa Parto

Описание к видео Esperanto Geedzigas - Ĉefa Parto

Esperanto Geedzigas estas kvin-minuta dokumenta filmeto pri geedziĝo inter geesperantistoj el malsamaj landoj. Unu brazilano kaj unu polino, kiuj konatiĝis dank' al Esperanto, kaj ekde tiam konstruas seriozan interrilaton pere de la Internacia Lingvo. Tia rakonto ne estas novaĵo en Esperantujo, tamen apenaŭ ekzistas aŭdvidaj registraĵoj pri tio. La filmeto mem estas tre simpla kaj farita per modestaj teknikaĵoj, sed bone montras kiel Esperanto trafas la korojn de ĝiaj parolantoj. Esperanto Geedzigas unue estis farita por partopreni konkurson "125 jaroj de Esperanto", okazigita de Germana Esperanto-Asocio en 2012.

Bonvole spektu ĝin, lasu vian opinion sube, kaj dissendu ĝin al viaj E-geamikoj ĉirkaŭ la mondo. Se vi ankoraŭ ne abonis nian kanalon, bonvolu aboni ĝin klakante sur la ruĝa butono “subscribe”! Tio vere gravas por ke ni daŭrigu nian laboron por Esperanto ĉe YouTube. Dankon pro via helpo kaj subteno. Pli da informoj kaj kontaktoj:

Instagram -   / fabjomontejro  
Facebook - https://www.fb.com/fabjomontejro
Twitter -   / fabjomontejro  
Blogo - http://www.viajanteindependente.com

Amike, Fabjo.

Комментарии

Информация по комментариям в разработке