Amu min dum vivas mi - Katalin paroligas Ĵomart kaj Nataŝa

Описание к видео Amu min dum vivas mi - Katalin paroligas Ĵomart kaj Nataŝa

Post 13 kronvirusaj intervjuoj Katalin daŭrigas sian babiladon kun interesaj personoj de Esperantujo, sed forlasas la titolon de la serio.
La nunaj parolpartneroj estis Ĵomart kaj Nataŝa, tre ŝatataj kantistoj de nia kulturo. Katalin paroligas ilin pri la vivo, historio, kantista kariero, elmigrado al Svedio kaj pri la tia vivo. Vi povas ekscii informojn pri la naskiĝo de iliaj kantoj kaj diskoj, eĉ pri ilia filino Karina, pri neforgeseblaj koncertoj kaj invitoj. La kantistoj rakontas ankaŭ pri la malsano de Ĵomart, pri tiu tre malfacila periodo de sia vivo, kiu finiĝis bonŝance kaj ni ĝojas vidi Ĵomart sana, feliĉa kaj energia. Bonan sanon kaj multajn belegajn kantojn al ili kaj al ni ĉiuj!

Комментарии

Информация по комментариям в разработке