Kronvirusa intervjuo kun Bertilo, Birke kaj Gitta

Описание к видео Kronvirusa intervjuo kun Bertilo, Birke kaj Gitta

En nia 10a, jubilea intervjuo ni vizitis Esperanto-familion en Germanio. Nia gastiganto estis Bertilo Wennergren, konata gramatikisto, akademiano kaj muzikisto kaj lia edzino Birke Dockhorn instruistino ankaŭ de Esperanto. Kompreneble estis neeviteble lasi paroli ankaŭ ilian 7-jaran filinon Gitta. Ni havis vere abundan temaron. Ni parolis ekzemple pri la lingva situacio ene de la familio, pri tio kiel Gitta alproprigas lingvojn, pri la ĉiutaga vivo antaŭ kaj dum la pandemio, pri taskoj de gepatroj kun du zorg-infanoj, lerneja edukado al sano, pri la laboro de Bertilo pri la nova versio de PIV ktp, ktp. La babilado disvolviĝis en tipa familia etoso inter kaj kun du filinetoj, kvar katoj kaj du hundoj. Venu, spektu kaj aŭskultu nin, kaj premie fine vi havos surprizan donacon de niaj gastigantoj.

Комментарии

Информация по комментариям в разработке