Kronvirusa intervjuo kun Wei Yubin - Jado

Описание к видео Kronvirusa intervjuo kun Wei Yubin - Jado

En mia 11a intervjuo mi parolis kun Wei Yubin, Jado, direktoro de la baza lernejo en la urbo Taiyuan Shanxi.  En tiu lernejo 1400 lernatoj dum la 6 jaroj de sia lernotempo daŭre havas Esperanto-lecionojn, kie la Internacia Lingvo funkcias kiel propedeŭtika lingvo. La lernejon vizitis jam pluraj esperantistoj de la tuta mondo, kiuj gastis en la lernejo kaj kontribuis al la instruado. Kiel la direktoro Wei Yubin organizas la laboron, kion ili nun faras dum la kronvirusa pandemio vi povas ekscii spektante la intervjuon. La lernejo por prezenti sin mem produktis filmon antaŭ kelkaj jaroj. Ni konsilas al vi nepre spekti ankaŭ tiun filmon    • Pri la elementa lernejo en Taiyuan  
kaj se vi povas poste sendu salutmesaĝon al la infanoj. Ili organizos ekspozicion el la ricevitaj kartoj. Nomo kaj Adreso: Wei Yubin, Baiyangshujie Xiaoxue, Taiyuan Shanxi, Ĉinio. Dankon.

Комментарии

Информация по комментариям в разработке